Ĉe la koro de la tero

By Edgar Rice Burroughs

Page 52

same kiel mi ne mangxus serpenton. Fakte,
malfacilas klarigi, kial ekzistas cxe ili tiaj inklinoj."

"Mi volus scii, cxu ili lasis ecx unu homon vivanta," mi scivolis,
forte elklinigxante el la aperturo en la roka muro por pli bone
ekzameni la templon. Rekte sub mi, la ondoj plauxdetis gxis la bazo
de la muro pro brecxo inter la rokoj tiuloke kaj ankaux en kelkaj
aliaj lokoj cxirkaux la periferio de la templo.

Miaj manoj ripozis sur peceto de granito, kiu konsistigis parton de
la muro, kaj mia tuta pezo sur gxi montrigxis trosxargxo. Gxi
elrompigxis, kaj mi impetis antauxen. Per nenio mi povis savi min,
kaj mi plongxis kapantauxe en la akvon sub mi.

Bonsxance, la baseno estis profunda tie, kaj mi ne vundigxis pro la
falo, sed dum mi altigxis al la akvosuprajxo, mia spirito plenigxis
de teruro pro mia situacio, cxar mi pripensis la abomenindan pereon,
kiu atendos min tuj, kiam la okuloj de la rampuloj trafos la
estajxon, kiu perturbis ilian dormon.

Kiel eble plej longe mi restis submergita kaj dume rapide nagxis en
la direkto de la insuloj, por ke mi plejeble longe restu viva. Fine,
mi devis supreniri por preni aeron, kaj kiam mi jxetis timplenan
rigardon en la direkto de la maharoj kaj la tipdaroj, mi preskaux
senkonsciigxis, vidante, ke ne restis ecx unusola sur la rokoj, kie
mi ilin laste vidis, kaj kiam mi perokule travagis la templon, mi ne
povis percepti iun ajn el ili en gxia interno.

Mi estis dum momento konsternita pri la aferstato, gxis kiam mi
rememoris, ke la maharoj, cxar surdaj, ne povis vekigxi pro la bruo
farita de mia korpo, kiam gxi trafis la akvon, kaj krome, ke pro la
foresto de la tempo en Pelucidaro ne eblas scii, kiel longe mi estis
subakve. Estus malfacile kalkuli gxin laux surteraj kutimoj kaj
normoj--la tempopason--kaj ekkalkulinte, mi komprenis, ke mi estis
subakve eble sekundon, eble monaton, aux eble ecx tute ne. Oni ne
povas ecx koncepti la eksternormalajn kontrauxdirojn kaj neeblajxojn,
kiuj estigxas, kiam mankas cxiu el la metodoj de tempomezurado, kiujn
ni havas surtere.

Tuj mi volis gratuli min okaze de la miraklo, kiu donis al mi
portempan savigxon, kiam la memoro pri la hipnotaj potencoj de la
maharoj plenigis min je anticipa timo, ke ili eble en tiu momento
aplikas sian misteran arton kontraux mi, kun la efiko, ke mi nur
imagas min sola en la templo. Je tiu penso, frida sxvito ekfluis el
cxiuj poroj de mia hauxto, kaj dum mi grimpis el la akvo sur unu el
la insuletojn, mi tremis kiel folio--vi ne povas imagi la hororegon,
kiun ecx la nura penso pri

Last Page Next Page

Text Comparison with Ĉe la koro de la tero

Page 0
Stranga Mondo 3.
Page 3
Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj, cxar mi volis ekkoni cxiun detalon de la negoco.
Page 12
Li jam preskaux atingis la plej malaltan brancxon de la arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam gxi sxirigxis pro lia pezo, kaj li barakte falis antaux miajn piedojn.
Page 14
Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida besto kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj aux balae svingigxanta vosto.
Page 27
Baldaux li eltrovis, ke la krudaj seruroj, kiuj tenis la kolkatenojn, estis lerte malfermitaj.
Page 31
000 kvadrataj mejloj.
Page 33
Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj mangxas homojn--ili tenas ilin en grandaj gregoj, gxuste kiel ni tenas brutojn.
Page 36
murdinton de supera estajxo, kaj mi supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni.
Page 38
Estis grandega tigro--de tia speco, kiu cxasis la grandajn bovojn tra la pragxangaloj dum la junagxo de nia mondo.
Page 40
kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron.
Page 42
Dum mi marsxis, miaj okuloj rigardis suben sur la plagxon, tiel ke mi jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsuficxo.
Page 47
Cxirkaux la vilagxo, inter gxi kaj la gxangalo, estis bele kulturitaj agroj, sur kiuj la mezopoj kultivis la bezonatajn grenojn, fruktojn kaj legomojn.
Page 48
"Pro kio homoj estas cxi tie," mi demandis.
Page 60
Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por ellabori kun miaj amikoj la fugxplanon, kiun la sagotoj interrompis, kiam ili amasigis.
Page 63
Tiel estas almenaux en mia propra mondo, kie homoj kiel mi regas cxion.
Page 64
" "Ili regajnis sian liberon? Kiel?" "Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la areno post la foriro aux morto de la bestoj.
Page 65
"Kion vi volas diri?" "Cxu vi frenezas, Perry? Cxu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de kiam ni disigxis pro la atakanta dago en la areno?" "De kiam!" li ripetis.
Page 86
Jxetante gxin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum momenteto, rigardante en mian vizagxon kun tia terura rikano de malica triumfo, ke mi preskaux senkuragxigxis--kaj tiam li sin jxetis al mi, armite nur per siaj manoj.
Page 88
"Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis.
Page 97
Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom timis ilin, ke ili rifuzis proksimigxi al ili, krom se komplete kovritaj per peco de felo.