Ĉe la koro de la tero

By Edgar Rice Burroughs

Page 39

vipis per la
vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de
saltado, gxi kuregis tra la areno en furioza provo dejxeti sian
sxirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan
impeton de la vundita besto.

Cxiuj gxiaj penoj por defaligi la tigron sxajnis vanaj, gxis gxi en
sia malespero jxetis sin mem teren kaj cxirkauxruligxis plurfoje. Nur
mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de gxi
la spiron, kiel mi supozas, ke gxi perdis sian alkrocxigxon, kaj tuj
poste la granda dago katrapide levigxis kaj profundigis siajn
kornegojn en la ventron de la tarago, najlante gxin al la grundo de
la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, gxis la okuloj kaj oreloj
estis desxiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de trasxirita
sanganta karno sur la kranio. Dum gxi spiteme traeltenis la aflikton
de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian
malamikon, kaj gxuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke
la blinda tauxro estos la malpli dangxera malamiko, kaj trapusxis la
lancon en la koron de la tarago.

Kiam cxesis la feroca ungorastado de tiu besto, la tauxro levis sian
sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera mugxo ekkuris trans la
arenon. Per grandaj saltoj gxi alvenis rekte al la arena muro sub
niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin
trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaux
ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto
falcxis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaux li,
sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la
mortdangxeran agoniadon de la estajxo, cxar vere furioza estis la
atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aligxis al la amaskurado al la elirejoj,
kiuj multnombraj brecxis la muron de la amfiteatro malantaux ni.
Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la
momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj
kiam cxiu celis savi nur sian propran hauxton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de
la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruligxis
sceno, kvazaux tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataux unusola
blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.




7-a cxapitro

LIBERIGxO


Kurinte el la trajektorio de la besto, mi cxesis timi gxin, sed same
tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fugxo, kiun la
demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberigxinte mi povos
pli bone akceli ankaux lian liberigxon, mi tuj pelus el mia kapo
cxiujn pensojn pri fugxo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren cxe la
sercxado de elirejo, al

Last Page Next Page

Text Comparison with Ĉe la koro de la tero

Page 3
Kiel distrajxon li studis paleontologion.
Page 5
"Ni povus halti cxi tie kaj morti de sufokigxo, kiam malplenigxos niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aux ni povus dauxrigi antauxen kun la eta espero, ke ni baldaux suficxe devojigos la borveturilon el gxia vertikala pozicio, por ke ni iru laux la arko de granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersuprajxo.
Page 8
Malrapide gxi altigxis denove, gxis ni konvinkigxis, ke ni fine proksimigxas al la fandita terinterno.
Page 13
La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifugxu en la brancxojn de arbo kelkajn pasxojn for de tiu, en kiu Perry trovis havenon.
Page 17
Post iom da tempo restis en la grandega, vaka.
Page 33
Ili rigardas nin kiel ni rigardas la bestojn de niaj kampoj, kaj mi lernas el iliaj skribaj kronikoj, ke aliaj maharaj rasoj mangxas homojn--ili tenas ilin en grandaj gregoj, gxuste kiel ni tenas brutojn.
Page 43
lignon de la pirogo.
Page 47
Fakte, tri kvaronoj de la edukigxo de mezopa junulo konsistas el konatigxo kun tiuj gxangalaj vojoj, kaj la relativa rango de iu plenkreskulo dependas plejparte de la nombro de vojoj sur lia propra insulo, kiujn li kapablas sekvi.
Page 48
"Pro kio homoj estas cxi tie," mi demandis.
Page 50
La kapo de la regxino poiome malvidebligxis sub la suprajxo, kaj gxin sekvis la okuloj de la viktimo--nur malrapida ondocirklo disiris al la bordoj por marki la lokon, kie la duopo malaperis.
Page 57
Li jam alvenis gxis dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je roka egxo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj, kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia longa lanco, gxis gxi pendis ses futojn super la tero.
Page 59
Cxe la rando, kiel raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por propraokule vidi tiun muron.
Page 60
"Vidu," li diris, "sen apogo, ecx tiu frukteto falas, gxis gxi trafas ion, kio haltigas gxin.
Page 64
" "Ili regajnis sian liberon? Kiel?" "Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la areno post la foriro aux morto de la bestoj.
Page 70
Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian brakon el tiu potenca, premega kaptigxo, kiu sxajnis detrancxi mian brakon de mia korpo.
Page 78
La sagoto plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfugxon barita, turnigxis, kaj intence saltis al terura morto sur la trancxaj rokoj tricent futojn sube.
Page 83
"Jen la maro"--sxi fingromontris preter la randon de la krutajxo--"kaj la maro havos min anstataux Jubal.
Page 88
Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li--kelkaj ecx jxetis sin desur la krutajxoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edzinigxi al la Malbelulo.
Page 90
cxion alian en cxi tiu mondo aux en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?" Mi rimarkis, ke nun sxi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimigxis al la mallumo, mi vidis, ke sxi ridetas--kun tre kontenta, felicxa rideto.
Page 98
Neniuj maharaj okuloj povas atingi vin cxi tie," kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis de sxi la leonan felon.